Marteno Lavalea

esperantomarten@hotmail.com

Bahaa   Internacia   Komunumo

La Universala Domo de Justeco Bahaa Monda Centro La 23a de januaro 1995 Al la Naciaj Spiritaj Asembleoj de la bahaanoj tra la mondo

Karaj amikoj,

Dum la dudeka jarcento rapide venas al sia fino, klara akcelo montrigxas en la streboj de la registaroj kaj popoloj por atingi komunan komprenon pri la problemoj pritusxontaj la estontecon de la homaro. La Konferenco pri Mediprotektado kaj Disvolvigxo de 1992 organizita en Rio de Jxanejro, la Monda Konferenco pri Homaj Rajtoj de 1993 en Vieno, la Internacia Konferenco pri Logxantaro kaj Disvolvigxo de 1994 en Kairo, la venonta marta Pintkunveno por Socia Disvolvigxo de 1995, septembre sekvita de la Kvara Monda Konferenco pri Virinoj en Pekino estas evidentaj signoj de tiu akcelo. Tiaj eventoj kronas la multnombrajn aktivecojn, kiuj okazas en diversaj mondpartoj partoprenigantaj largxan gamon da neregistaraj organizoj kaj retoj en urgxa sercxado de valoroj, ideoj kaj praktikaj manieroj, kiuj povus antauxenigi sxancojn al paca disvolvigxo de cxiuj popoloj. Cxi tiu strebado rivelas la movigxforton de elmergigxanta unueco de pensado en mondaj entreprenoj, kies realigxo niaj sanktaj skriboj priparolas kiel unu el la lumoj de unueco, kiuj iluminos la vojon al paco. Tutmonde, kuragxigas la bahaanojn tiaj esperigaj tendencoj kaj dauxre plie tiuj homoj alportos ilian moralan kaj praktikan subtenon cxiufoje kiam eblos.

Konsiderante la egan intereson por la demandoj pri socia kaj ekonomia disvolvigxo depost la Tera Pintkunveno en Brazilio, ni petis la Oficejon pri Publika Informado de la Bahaa Internacia Komunumo prepari deklaron pri la koncepto de globa prospero el la kunteksto de la bahaaj instruoj. Tiu deklaro nun estas preta por disdonado. Tial ni gxojegas sendi al cxiu el vi cxi-kune ekzempleron de " La Prospero de la Homaro " kaj rekomendi gxian uzon kiel vi strebas al aktivecoj, kiuj povigas vin rilati al registaroj, organizoj kaj individuoj cxie. Nia sekura espero estas, ke la deklaro helpos vin pliprofundigi la komprenon de tiu grava temo inter la membroj de viaj komunumoj kaj tiel stimulos ilian kontribuon al la nunaj sociaj konstruaj procezoj tra la planedo.

Bahaame, La Universala Domo de Justeco

La Prospero de la Homaro

Apenaux imagebla antaux jardeko, la idealo pri monda paco hodiaux akiras konturon kaj enhavon. Obstakloj kiuj delonge sxajnis nesupereblaj disfalis sur la vojo de la homaro; unuavide nereamikeblaj konfliktoj komencas cedi al procezoj de konsilado kaj al volo de sciigado; deziro kontrauxstari militan agreson per unuigita internacia ago elmergigxas. La efiko estas veki cxe ambaux la amasoj de la homaro kaj multaj mondaj estroj gradon da espero pri la estonteco de nia planedo, grado kiu preskaux nuligxis.

Tra la mondo, grandegaj intelektaj kaj spiritaj energioj sercxas esprimigxi, energioj kies kreskanta premo estas rekte proporcia laux la seniluziigxoj de la jxus pasintaj jardekoj. Cxie multigxas la signoj pruvantaj, ke la popoloj de la tero deziregas la finon de la konfliktoj kaj de la suferoj kaj ruinoj el kiuj neniu lando estas plu imuna. Necesas profiti tiujn levigxantajn inklinojn por sxangxo kaj kanalizi ilin por renversi la restantajn barojn, kiuj ankoraux malhelpas la realigxon de la jarmila revo pri monda paco. La volonteco postulas decidon al ekago kiun neeblas instigi nure per simplaj alvokoj por lukti kontraux la sennombraj malbonoj afliktantaj la socion. Necesas stimuli tiun strebon per vizio pri homa prospero laux la plena signifo de la vorto - konsciigxo pri la eblecoj de la spirita kaj materia bonfarto nun je nia atingo. Gxin profitu cxiuj planedanoj sendistinge, sen trudi kondicxojn kiuj neniel koncernas la fundamentajn celojn de tia reorganizado de interhomaj aferoj.

Historio gxis nun cxefe registris la sperton de triboj, kulturoj, klasoj kaj nacioj. Cxi-jarcente, fizika unuigxo de la planedo kaj agnosko pri la interdependeco de cxiuj kiuj vivas sur gxi inauxguras la Historion de la homaro kiel popolo. La longa, malrapida civilizigxo de la homa karaktero kiu, gxin ni rekonu, estis maljusta kaj malegala laux la materiaj avantagxoj, kiujn gxi donis. Tamen, ricxe de la tuta genetika kaj kultura diverseco evoluigita tra la antauxaj epokoj, la teranoj nun alfrontas la defion cxerpi el ilia komuna heredajxo por konscie kaj metode responsi pri la konstruado de ilia estonteco.

Estas nerealisme imagi, ke formuli la vizion de la venonta sxtupo en la antauxeniro de la civilizo eblas sen profunda reekzameno de la sintenoj kaj supozoj, kiuj aktuale bazas alirojn al socia kaj ekonomia disvolvigxo. Je la plej evidenta nivelo, tia repripensado devos konsideri konkretajn demandojn pri politiko, utiligadon de rimedoj, procedurojn de planado, realigan metodaron kaj organizadon. Tamen, dum tiu studo, fundamentaj demandoj rapide alvenos rilate la longdauxrajn celojn sercxotajn , la sociajn strukturojn bezonatajn, la konsekvencojn por disvolvigxo de la principoj de socia justeco, kaj la ecaron kaj rolon de scio por efektivigi dauxran sxangxon. Kompreneble, tia reekzameno necese igos sercxi komunan konsenton pri kompreno de la homa naturo mem.

Du vojoj de diskutado rekte malfermigxas antaux cxiuj el tiuj demandoj, cxu konceptaj cxu praktikaj, kaj estas laux tiuj du vojoj kiujn ni deziras esplori, en la postaj pagxoj, la temon de strategio de globa disvolvigxo. La unua vojo rilatas al regantaj opinioj pri la ecaro kaj celo de globa disvolvigxo; la dua vojo koncernas la rolojn kiujn ricevis la variajn agantojn.

La hipotezoj regantaj la plejparton de la nunaj disvolvigxajn planadoj esence estas materiismaj. Fakte, la celon de disvolvigxo oni difinus kiel la sukcesa kreskigado en cxiuj socioj de tiuj rimedoj por atingi materian prosperon kiu, tra provoj kaj eraroj, jam karakterizas iujn regionojn de la mondo. Modifoj en la diskurso pri disvolvigxo ja okazas, adaptante diferencojn de kulturoj kaj politikaj sistemoj kaj respondante al la alarmaj dangxeroj kiuj trudas la medion, sed la bazigaj materiismaj supozoj restas esence netusxitaj.

Fine de la dudeka jarcento, ne eblas plu dauxrigi la kredon, ke la alir-metodo al socia kaj ekonomia disvolvigxo, kiun la materiisma koncepto de la vivo naskis, povas plenumi la bezonojn de la homaro. La optimismaj antauxvidoj pri la sxangxoj, kiujn tiu alir-metodo estus devinta provoki malaperis en la abismon kiu cxiam pli disigas unuflanke la viv-nivelojn de eta malplimulto de relative malkreskanta logxantaro kaj, aliflanke, la malricxecon, kiun spertas la granda plimulto de la teranoj.

Cxi tiu senprecedenca ekonomia krizo, kune kun la socia disfalo kiun gxi helpis kauxzi, spegulas la profundan eraron pri eraro pri koncepto de la homa naturo mem. Cxar la niveloj de reagoj, kiujn elirigas el homoj la instigiloj de la reganta ordo estos ne nur maladekvataj sed sxajnas preskaux malaplikeblaj rilate mondajn eventojn. Montrigxas al ni ke, krom se la socia disvolvigxo trovas celon preter la nura plibonigo de materiaj kondicxoj gxi malsukcesos atingi ecx tiun celon Tiu sercxinda preterajxo trovigxas en la spirita dimensio de la vivo kaj en motivigo kiu superas cxiam movigxantan ekonomian pejzagxon kaj la dividon de la homaj socioj artefarite imponitan lau " disvolvigxintaj " kaj " disvolvigxantaj ".

Redifinante la celon de disvolvigxo, ankaux necesos rerigardi la konceptojn pri la propraj roloj luditaj de la agantoj. La gravega rolo de la registaro, je kiu ajn nivelo, bezonas neniun pridiskuton. Tamen, estontaj generacioj trovos preskaux malkomprenebla kiel en epoko en kiu oni valorigas egalecan filozofion kaj ties demokratiajn principojn, la planado por disvolvigxo vidas la homamasojn kiel nurajn ricevantojn de helpoj kaj de trejnadoj. Spite al rekono de partoprenado kiel principo, la margxeno de agado kiun posedas la plejmulto de la homamasoj estas, en plej bona okazo, duaranga kaj limigita al elekto de agadoj formulita de institucioj kiuj estas por ili neatingeblaj kaj determinita de celoj kiuj ofte kontrauxas ilian komprenon de la realo.

Cxi tiun aliron aprobas, implicite se ne eksplicite, la establitaj religioj. Sxargxita de tradicioj de patracxismo, la reganta religia pensado sxajnas malkapabla traduki kredon je la spiritaj dimensioj de la homa naturo, ja asertita, en konfidan senton pri la kapablo de la tuta homaro superi gxian materian kondicxon.

Tia sinteno maltrafas la versxajne plej gravan socian fenomenon de nia epoko : se veras ke la registaroj de la planedo provas, pere de la sistemo de Unuigxinta Landaro, konstrui novan mondan ordon, ankaux veras ke tiu sama perspektivo stimulas la popolojn de la mondo. Ilia respondo esprimigxis forme de subita florado de sennombraj movadoj kaj organizoj por socia sxangxo je loka, regiona kaj internacia niveloj. Homaj rajtoj, antauxenigo de virinoj, sociaj postuloj de dauxriva disvolvigxo, venko super antauxjugxoj, morala edukado de infanoj, alfabetigo, bazaj sanaj zorgoj, kaj granda nombro da aliaj gravegaj prizorgoj, cxi cxio postulas la urgxan engagxon de organizoj subtenitaj de kreskanta nombro da homoj en cxiuj partoj de la terglobo.

Cxi tiu respondo de la mondaj popoloj mem al la urgxegaj bezonoj de nia epoko ehxas la alvokon lancxita de Bahá'u'lláh, antaux pli ol jarcento : " Maltrankvile prizorgu la bezonojn de via epoko kaj koncentru viajn diskutojn pri gxiaj necesoj kaj postuloj ". Radikala por la historio de la civilizo, tiu transformigxo laux kiu granda nombro da ordinaraj homoj konsideras sin - sxangxigxo kiu estas dramece abrupta en la perspektivo de la historio de civilizo - instigas fundamentajn demandojn pri la rolo signota al la tuta homaro planante la estontecon de nia planedo.

Unu

La cxefa principo de strategio kiu povas allogi la mondan logxantaron respondeci pri sia kolektiva destino devas fondigxi super konsciigxo de la unueco de la homa gento. Trompe simpla kiam populare esprimite, la koncepto, ke la homaro konsistigas unu popolon, prezentas bazajn pridemandigojn, laux kiu la plimulto de la institucioj de nuna socio plenumas siajn funkciojn. Cxu kiel la registara povo en la kontrauxa strukturo, cxu kiel la porpleda principo formanta la plejparton de civila juro, cxu kiel la glorado de la lukto inter la klasoj kaj inter sociaj grupoj, aux cxu kiel la spirito de konkurenco kiu superregas tiom da multnombraj aspektoj de la moderna vivo, la konfliktecan rilaton oni cxie akceptas kiel la motoron de la homa konduto. Konflikto reprezentas ankorauxfoje plian esprimon, en la socia organizado, de materiisma interpreto pri la vivo kiu lausxtupe fortikigxis dum tiuj du jxusaj jarcentoj.

En letero direktita al la regxino Viktoria antaux pli ol jarcento, Bahá'u'lláh, analogie la solan modelon de promeshava planeda organizado, komparas la mondon kun la homa korpo. Estas ja neniu alia modelo en fenomena ekzisto al kiu ni povas racie rigardi. Ja, la homa socio konsistas ne el amaso da nure diferencaj cxeloj, sed el asocioj da individuoj, cxiu kun inteligenteco kaj volo; tamen la manieroj de biologia funkciado kiuj karakterizas la naturon de la homo perfekte bildigas fundamentajn principojn de la estado, kaj la plej grava inter tiuj estas unueco en diverseco. Paradokse, precize estas la tuteco kaj la komplekseco de la ordo, kiu konsistigas la homan organismon -kaj la perfekta integrigxo de la cxeloj en tiun kompleksan tuton-, kiu permesas la plenan esprimon de la partikularaj kapabloj propra al cxiu elemento. Neniu cxelo povas vivi aparta de la korpo, cxu pro sia propra partopreno al la funkciado de la tuto cxu por ricevi sian parton el la gxenerala bonfarto. La fizika bonfarto tiel atingita trovas sian ekzistokialon ebligante la esprimon de la homa konscio: alivorte, la celo de la biologia disvolvigxo preteras la simplan ekziston de la korpo kaj de ties elementoj.

Kio veras pri la individuo ankaux havas sian paralelon por la homa socio. La homa gento estas organika tuto, pinte de la evolua proceso. Ke la homa konscio necese agu pere de senfina diverseco de individuaj mensoj kaj motivoj ne forprenas de sia esenca unueco. Fakte, tio precize estas karaktera diverseco kiu diferencigas la unuecon disde homogeneco aux unuformeco. Kion hodiaux alfrontas la popoloj de la mondo, diras al ni Bahá'u'lláh, estas eniri la plenkreskan agxon, kaj estas pere de cxi tiu elvenanta matureco de la homa gento ke la principo de unueco en diverseco trovos sian plenan esprimon. Ekde la ekkomenco de la solidigo de la familio, la procezo de la socia organizado lauxsxtupe pasis tra la simplaj strukturoj de la klano kaj de la tribo, por alveni, eksperimentante la plej diversajn formojn de la urbaj socioj, al la naskigxo de la Sxtato-nacio, ofertante, cxiugrade, multegigxon da novaj oportunoj por la ekzerco de la homaj kapabloj.

Klaras ke la progreso de la homaro ne malavantagxis la homan individuecon. Ju pli la socia organizado igxis kompleksa, des pli la amplekso de la kasxitaj kapablecoj en cxiu el ili koresponde kreskis. La rilatoj individuo-socio estante reciprokaj, la de nun necesa transformigxo devas samtempe aperi en la konscioj kaj en la strukturo de la sociaj institucioj. Estas en la eblecoj ofertitaj per tiu duobla transformigxo kie strategio de globa disvolvigxo trovos sian celon. Cxe cxi tiu kruca sxtupo de la historio, tiu celo devas esti nur establi la longdauxrajn fundamentojn sur kiuj planeda civilizo povas grade formigxi.

Konstrui la bazojn de monda civilizo tauxgas por la kreado de legxoj kaj institucioj el universalaj naturo kaj auxtoritato. La strebo povos esti lancxita nur kiam la koncepto de la unueco de la homaro estos senrezerve akceptita de tiuj kiuj havas la respondecon decidi kaj kiam la rilataj principoj estos disvastigitaj de la edukad-sistemoj kaj de la amas-komunikiloj. Cxi sojlon atingite, la tiel antauxenigita movado instigos la popolojn de la mondo formuli komunajn celojn kaj engagxigxi por realigi ilin. Plie, nur tiel radikalan sxangxon de orientigxo povos protekti ilin el la malnovaj demonoj de la etnaj kaj religiaj luktoj. Efektive nur estas konsciigxante ke ili formas unu popolon ke la logxantoj de tiu planedo kapablos eviti la konfliktecajn skemojn kiuj superregis la socian organizon de la pasinteco kaj ke ili eklernos pasxi en la vojojn de kunlaboro kaj reamikigxo. "La bonfarto de la homaro, gxia paco kaj sekureco estos neatingebla", asertas Bahá'u'lláh, "krom se kaj gxis tiam, kiam la homara unueco estos firme starigita."

Du

Justeco estas la sola forto kiu povas transformi la naskigxantan konscion de la unueco de la homaro en kolektivan volon tra kiu povas erektigxi la strukturoj necesaj al globa komunuma vivo. En epoko kiam la popoloj de la mondo pli kaj pli atingas aliron al cxia informado kaj granda diverseco da ideoj, ili trovos, ke justeco imponas kiel la reganta principo de sukcesa socia organizo. Pli kaj pli ofte proponoj kiuj celas la disvolvigxon de la planedo devos submetigxi al la senpartia prilumo de la normoj, kiujn gxi postulas.

Cxe la nivelo de la individuo, justeco estas tiu kapableco de la homa animo kiu permesas al cxiu distingi la veran disde la malveran. Bahá'u'lláh asertas ke gxi estas, je la okuloj de Dio, " la plej amata el cxiuj aferoj" cxar gxi permesas al cxiu individuo vidi per siaj propraj okuloj anstataux per la okuloj de aliaj, koni per sia propra sciado anstataux pro tiu de sia najbaro aux grupo. Gxi postulas el ni senpartian jugxon, egalrajtan sintenon en rilatoj kun aliaj kaj do estas konstanta, kvankam postulema, kunulo en la cxiutagaj okazintajxoj de la vivo.

Cxe la nivelo de la grupo, la zorgo pri justeco estas la nemalhavebla gvidosigno dum kolektiva decidigxo, cxar estas la sola maniero laux kiu unuecon de pensado kaj agado oni povas atingi. For de instigi la punigan spiriton kiu tiom ofte maskeradis je ties nomo en la pasintaj epokoj, justeco estas la praktika esprimo de la konscio ke, en la atingo de homa progreso, la interesoj de la individuo kaj tiuj de la socio estas interplektite ligitaj. Gxis tiam, kiam la justeco igxas gvidanta prizorgo de homaj interrilatoj, interkonsiligxa etoso kuragxigxas kiu permesas senpartie ekzameni la diversajn eblecojn kaj la gxustajn agadojn elekti. En tia etoso, la cxiamaj emoj al manipulado kaj al partieca spirito havas multe malpli da sxancoj devojigi la decidadprocezon.

La konsekvencoj por la ekonomia kaj socia disvolvigxo estas profundaj. La zorgo pri justeco protektas la taskon difini la progreson el la tento oferi la bonfarton de la tuta homaro -kaj ecx de la planedo mem- por la avantagxoj kiujn teknologiaj eltrovegoj povas havebligi al privilegiitaj malplimultoj. Koncepte kaj planade, gxi certigas, ke limigitaj rimedoj ne deturnigxas al la postsekvado de projektoj superfluaj al esencaj sociaj aux ekonomiaj prioritatoj de iu komunumo. Cxefe, nur tiuj disvolvigxaj programoj kiujn oni perceptas kiel plenumantaj la bezonojn de la homaro kaj estantaj justaj kaj egalecaj havos sxancon akiri la sindevigon de la homamasoj cxe kiuj realigon dependos. La aplikeblaj homaj kvalitoj kiaj honesteco, volo labori kaj kunlaborema spirito sukcese uzigxas al la plenumado de enorme postulemaj kolektivaj celoj kiam cxiu sociano - ja cxiu elementa grupo ene de la socio - povas certigxi, ke ilin protektas normoj kaj ke al ili garantias profitoj, kiuj aplikigxas egale al cxiuj.

Cxe la koro de la diskutado de strategio de socia kaj ekonomia disvolvigxo tial kusxas la decidotajxo pri homaj rajtoj. La formigo de tia strategio postulas, ke la promocio de homaj rajtoj estu liberigita de la premo de la falsaj klasifikoj, kiuj tiom longe ilin otagxis. La zorgo, ke cxiu homo gxuu la liberecon de pensado kaj agado kondukanta al ties persona disvolvigxo ne pravigas la kulton de individuismo kiu tiom profunde koruptas multajn ejojn de la nuntempa vivo. Nek zorgo certigi la bonfarton de la socio kiel tuto devigas la diigon de la sxtato kiel la supozita fonto de la homara bonfarto. Malege, la historio de la nuna jarcento montras tute tro klare, ke tiaj ideologioj kaj la partizanaj tagordoj al kiuj ili kondukas estas mem la cxefaj malamikoj de la interesoj, kiujn ili pretendas servi. Nur estas en interkonsiligxa kadro, ebligita dank' al konscio de la organika unueco de la homaro, ke cxiuj aspektoj de la demando pri homaj rajtoj povas trovi legitiman kaj kreivan esprimon.

Hodiaux, la peranto al kiu transdonigxas la tasko krei cxi tiun kadron kaj liberigi la promociadon de la homaj rajtojn el tiuj, kiuj gxin ekspluatus estas la sistemo de internaciaj institucioj naskitaj el la tragedioj de du ruinigaj mondmilitoj kaj de la sperto de tutmonda ekonomia rompigxo. Signifoplene, la esprimo "homaj rajtoj" gxenerale uzigxis nur ekde la oficialigo de la Cxarto de la Unuigxinta Landaro en 1945 kaj la adoptigxo de la Universala Deklaro de Homaj Rajtoj, tri jarojn poste. En cxi tiuj historifarantaj dokumentoj formala agnosko donigxis al respekto por socia justico kiel reciproko al la starigo de monda paco. La fakto, ke la Deklaro aprobigxis sen kontrauxigxo en la Gxenerala Asembleo donis al gxi ekde la komenco auxtoritaton kiu konstante kreskis en la postaj jaroj.

La aktiveco plej intime ligita al la konscio, kiu distingas la homan naturon, estas la esplorado de unuopuloj de la realeco por si. La libereco sercxi la celon de la ekzisto kaj disvolvi la donacojn de la homa naturo kiuj igas gxin plenumebla bezonas protektadon. La homoj devas esti liberaj scii. Ke tian liberecon oni ofte misuzas kaj ke tian misuzadon malgxustege kuragxigas karaterizoj de la nuntempa socio ne malpliigas entute la validecon de la impulso mem.

Estas cxi tiu distingiga konscio kiu donas la moralan devigon por la eldirado de multaj el la rajtoj enskribitaj en la Universala Deklaro kaj la rilataj Interkonsentoj. Universala edukado, libereco de movado, aliro al informado kaj la oportuno partopreni en politika vivo estas cxiuj aspektoj de ties funkciado kiuj bezonas eksplicitan garantion de la internacia komunumo. La samo estas vera pri libereco de pensado kaj kredo, inkluzive religian liberecon kune kun la rajto havi opiniojn kaj esprimi tiujn opiniojn tauxge.

Pro tio, ke la korpo de la homaro estas unu kaj nedividebla, cxiu membro de la raso naskigxas en la mondon kiel prizorgo de la tuto. Tiu respondeco konsistigas la moralan fundamenton de plejmultaj aliaj rajtoj, -precipe ekonomiaj kaj sociaj-, kiujn la diversaj fakoj de Unuigxinta Landaro same provas difini: la rajton al la sekureco de la familio kaj de la hejmo, la rajton al la aparteneco kaj al la privata vivo, cxiuj estas implikitaj en tia respondeco. La sindevigoj cxe la komunumo etendigxas al la providado de pagita laboro, mensa kaj fizika sanprizorgado, socia sekureco, justa salajro, ripozo kaj libertempon kaj aro da aliaj raciaj atendoj cxe la individuaj socianoj.

La principo de kolektiva respondeco kreas ankaux la rajton de cxiu homo atendi, ke tiuj kulturaj kondicxoj nepraj por ties identeco gxuu la protektadon de landa kaj internacia juro. Multe simile al la rolo, kiun ludas la genetika ujo en la biologia vivo de la homaro kaj ties medio, la grandega ricxeco de kultura diverseco atingita dum jarmiloj estas esenca al la socia kaj ekonomia disvolvigxo de homa raso, kiu spertas sian kolektivan maturigxon. Gxi reprezentas heredajxon kiu devus fruktigxi kadre de monda civilizo. Unuflanke, necesas protekti la kulturajn esprimojn el la materiismaj sufokaj influoj nun regantaj. Aliflanke, necesas permesi al la kulturoj interagi kune kun la aliaj por formi modelojn de civilizo en dauxra sxangxigxado, libere de manipulado por partiecaj politikaj celoj.

"La lumo de la homoj", diras Bahá'u'lláh, "estas Justeco. Ne estingu gxin per la kontrauxaj ventoj de subpremo kaj tiraneco. La celo de justeco estas la aperigo de unueco inter la homoj. La oceano de dia sagxeco ondas en tiu cxi ekzaltita vorto, dum la libroj de la mondo ne povas enteni gxian internan signifon."

Tri

Por ke la modelo de homaj rajtoj nun en la proceso de formulado de la komunumo de landoj estu promociita kaj starigita kiel gxeneralaj internaciaj normoj, fundamenta redifino de homaj interrilatoj postuligxas. Hodiauxaj konceptoj laux kiuj kio naturas kaj gxustas en rilatoj, -inter homoj, inter cxi tiuj kaj la naturo, inter individuo kaj socio aux inter la membroj de la socio kaj gxiaj institucioj-, spegulas nivelojn de kompreno atingita de la homa speco dum la pli fruaj kaj malpli maturaj sxtupoj de sia evoluo. Se veras ke la homaro nun aliras la plenkreskan agxon, ke cxiuj teranoj formas unu popolon kaj ke justeco estu la gvidprincipo de la socia organizado, tial ekzistantaj konceptoj kiuj naskigxis el nescio pri tiuj novaj realecoj estu refanditaj.

Movado en cxi tiu direkto apenaux ekas. Gxi kondukos sin rivelante al nova komprenigxo de la familio kaj de la rajtoj kaj respondecoj de cxiu el ties membroj. Gxi tute transformos la rolon de la virinoj je cxiu nivelo de la socio. Ties efiko reordigante homajn rilatojn al la laboro, kiun ili faras kaj ilian komprenigxon de la loko de ekonomia aktiveco en iliaj vivoj estos largxa. Gxi alportos profundajn sxangxojn en la direktado de la homaj aferoj kaj en la institucioj kreitaj por asekurigi tiun administradon. Gxi instigos la neregistarajn organizojn, pli kaj pli multnombrajn, raciigi iliajn aktivecojn. Tiu certigos la kreadon de deviga legxaro kiu protektos kaj la medion kaj la pridisvolvigxajn bezonojn de cxiuj popoloj. Finkonklude, la strukturigo aux la transformado de la sistemo de la Unuigxinta Landaro kiun tiu movado jam iniciatis sendube kondukos al la establo de monda federigxo de landoj kun ties propraj legxofaraj, juraj kaj administraj instancoj.

Kore de tiu tasko por rekonceptigi la sistemon de la homaj interrilatoj trovigxas la procezo kiun Bahá'u'lláh nomas interkonsiligxo. "En cxio necesas interkonsiligxi", estas lia avizo. "La matureco de la dono de kompreno manifestigxas per interkonsiligxo".

La normo de versercxado, kiun postulas tiu procezo ege superas la manierojn de traktado kaj de kompromiso kiuj tendencas karakterizi la hodiauxa diskutado pri la homaj aferoj. Gxi ne povas esti efektivigita, -kaj gxia sukceso ecx serioze estas malavantagxigita-, en kontesteca kulturo kiu estas alia gxenerale disvastigita ero de la nuntempa socio. Debatoj, propagando, la kontrauxeca metodo kaj la tuta ilaro de partianeco kiu delonge estis familiaraj eroj de kolektiva agado, cxiuj fundamente estas malutilaj al gxia celo: tio estas atingi interkonsenton pri la vero de iu certa situacio kaj pri la plej sagxa elekto de agado el inter la eblecoj haveblaj ajnamomente.

Tio, kion Bahá'u'lláh proponas estas interkonsiligxa procezo en kiu la individuaj partoprenantoj provas transcendi iliajn respektivajn vidpunktojn por funkcii kiel la membroj de organismo kiu havas siajn proprajn interesojn kaj celojn. En tia atmosfero karakterizita de kaj honesteco kaj rekteco kaj gxentileco, ideoj apartenas ne al la individuo kiu ilin esprimas dum la diskutado, sed al la tuta grupo kiu povas akcepti, forjxeti aux modifi ilin kiel sxajna plej bone servas al la celo postsekvata. Interkonsiligxo sukcesas nur kiam cxiuj partoprenantoj subtenas la decidojn fine alprenitajn, senkonsidere al la unuopaj opinioj kun kiuj ili eniris la diskutadon. Tiakondicxe, provita decido povas esti facile reprikonsiderata se sperto elmontras iujn mankojn.

Vidita sub tiu angulo, interkonsiligxo estas la funkcianta esprimo de justeco en la homaj aferoj. Gxi estas tiel grava al la sukceso de kolektiva agado ke gxi devas konsistigi bazan elementon por dauxriva strategio de socia kaj ekonomia disvolvigxo. Fakte, la partoprenado de la individuoj cxe kies sindevo kaj la strebado dependas por sukcesigi tian strategion efektivigxas nur kiam interkonsiligxo estas la organiza principo de cxiu projekto. "Neniu homo povas atingi sian veran pozicion", avizas Bahá'u'lláh, "escepte per sia justeco. Neniu potenco povas ekzisti escepte per unueco. Neniu bonstato kaj neniu bonfarto povas esti atingitaj escepte per interkonsiligxo".

Kvar

La taskoj devigataj en la disvolvigxo de globa socio postulas nivelojn de kapablo kiuj superas cxion kion la homa raso gxis nun sukcesis kunigi. La atingo de tiuj niveloj necesigos grandegan pligrandigxon pri la aliro al scio cxe la individuoj kaj sociaj organizoj same. Universala edukado estos nemalhavebla kontribuanto al cxi tiu proceso de kapablopligrandigado sed la strebado sukcesos nur kiam homaj aferoj estas reorganizitaj por ebligi kaj individuojn kaj grupojn en cxiu sektoro de socio akiri sciadon kaj gxin apliki al la formado de homaj aferoj.

Lauxlonge de registrita historio, homa konscio dependis de du bazaj sciaj sistemoj tra kiuj ties kapabloj progrese esprimigxis: scienco kaj religio. Tra tiuj du periloj, la rasa sperto organizigxis, ties medio estis interpretata, ties maleksplicitaj potencoj estis esplorataj, kaj ties morala kaj intelekta vivo estis disciplinigita. Ili agadis kiel la veraj originaloj de civilizo.

Konsiderante la preskaux universalan respekton kiun hodiaux gxuas scienco, ties diplomoj bezonas ne pli da klarigado. En la kunteksto de strategio por socia kaj ekonomia disvolvigxo, la demando pli vere estas kiel scienco kaj tehxnologio estu organizita. Se la laboron farendan oni rigardas cxefe kiel la privilegia kampo de regantaj elitoj vivantaj en malgranda nombro da landoj, evidentas, ke la grandega fosajxo kiun tia arangxo jam kreis inter la mondaj ricxularo kaj malricxularo nur dauxre plilargxigxos, kun malsukcesegaj konsekvencoj por la monda ekonomio jam prinotite. Jes ja, se la plejparton de la homaro oni dauxre rigardos kiel uzantoj de scienco kaj tehxnologio kreitaj aliloke, do programojn sxajne konceptitaj por plenumi iliajn bezonojn oni ne rajtas nomi ilin "pridisvolvigxaj".

Centra defio, tial - kaj tiu estas grandega - estas la pliigxo de scienca kaj tehxnologia aktiveco. Iloj de socia kaj ekonomia sxangxigxo tiom potencaj devas cxesi esti la heredajxo de avantagxaj partoj de la socio, kaj devas esti tiel organizita por permesi al la homoj cxie partopreni tian aktivecon surbaze de kapablo. Krom krei programojn kiuj alirebligas la bezonatan edukadon por cxiuj kiuj kapablas profiti el gxi, tia reorganizado postulos la establon de praktike funkciantaj studejoj, tra la tuta mondo, institucioj kiuj pliigos la kapablecon de la mondaj popoloj partopreni en la produktado kaj en la aplikado de la scio. Strategio de disvolvigxo, rekonante la grandan malsamecon de individua kapablo, devas akcepti kiel cxefan celon ebligi cxiujn teranojn aliri laux egala bazo la procesojn de scienco kaj tehxnologio kiuj estas ties komuna prerogativo pro naskigxo. La kutimaj argumentoj por pluigi la ekzistantan staton cxiutage malpli fortigxas dum la akcelanta revolucio pri komunikadtehxnologioj nun portas informadon kaj trejnadon atinge de vastaj nombroj de homoj cxirkaux la globo, kie ajn ili trovigxu, kaj kio ajn iliaj kulturaj vivospertoj estu.

La defioj kiuj staras antaux la homaro en ties religia vivo se malsamaj laux karaktero estas egale timigaj. Por la vasta plimulto de la monda logxantaro, la ideo ke la homa naturo havas spiritan dimension -ja ke ties fundamenta identeco estas spirita- estas vero bezonanta neniun demonstron. Estas percepto de la realeco kiu povas esti malkovrita en la plej fruaj registrajxoj de la civilizo kaj kiun kultivis dum pluraj jarmiloj cxiu el la grandaj religiaj tradicioj de la homara historio.Gxiaj dauxraj realigoj en juro, la belartoj, kaj la civilizado de homa interrilatado estas tio, kio donas signifon kaj substancon. Iel aux alimaniere, ties inspiroj estas cxiutaga influo en la vivoj de la plimulto de la homoj surteraj kaj, kiel eventoj cxirkaux la mondo hodiaux dramece montras, la sopiroj kiujn gxi vekas estas kaj neestingeblaj kaj nekalkuleble potencaj.

Sxajnus evidente tial, ke streboj ajnaj por progresigi la homaron devas sercxi por elcxerpi kapablojn tiom universalaj kaj ege kreivaj. Kial, do, la spiritaj decidotajxoj starantaj antaux la homaro ne estis centraj al la pridisvolvigxa traktado? Kial la plimulto de la prioritatoj -ja la plimulto de la supozoj subtenantaj la interlandan pridisvolvigxan tagordon decidigxis gxis nun de materiismaj mondrigardoj kiujn nur malgrandaj malplimultoj de la tera logxantaro apogas? Kiom serioze oni taksu lauxdiran sindevigon al la principo de universala partoprenado, kiu neas la validecon de la partoprenanta difina kultura sperto?

Oni povas kontrauxargumenti, ke, cxar spiritaj kaj moralaj aferoj estis historie ligitaj kun konkurantaj teologiaj doktrinoj kiuj estas ne cedemaj al objektiva pruvado, cxi tiuj aferoj trovigxas ekster la kadro de la pridisvolvigxaj prizorgoj de la internacia komunumo. Konsenti al ili ajnan gravecon signifus malfermi la pordon al precize tiuj dogmaj influoj kiuj nutris la sociaj konfliktoj, kaj baris la homan progreson. Estas sendube iomete da vero en tiu argumento. La subtenantoj de la diversaj teologiaj sistemoj de la mondo portas pezan respondecon, ne nur pro la malbona reputacio en kiun kredo mem falis inter multaj progresemaj pensantoj, sed ankaux pro la malebligoj kaj malfideloj donitaj al la homara dauxra diskutado pri spirita signifo. Tamen, konkludi el tio ke la respondo kusxas en tio, ke malkuragxigxu la sercxado de spirita realeco kaj ignorigxu la plej profundaj radikoj de homa motivado estas memevidenta trompajxo. La sola rezulto, ene de tio, kion tia cenzurado plenumis dum lastatempa historio, estas liveri la formadon de la homara estonteco en la manojn de nova ortodokseco, tiu, kiu argumentas, ke la vero estas nemorala kaj la faktoj estas sendependaj de la valoroj.

Pri la tera ekzisto, multaj el la plej grandaj sukcesoj de la religio estis moraloj laux karaktero. Per ties instruoj kaj per la ekzemploj de homaj vivoj prilumitaj de tiuj instruoj, homamasoj el cxiuj epokoj kaj landoj disvolvis la kapablon ami. Ili lernis disciplinigi la animalan flankon de ilia naturo, oferi multe por la komuna bono, praktiki pardonon, malavarecon kaj konfidon, uzi ricxecon kaj aliajn rimedojn laux manieroj kiuj antauxenigas la civilizon. Instituciaj sistemoj estis konceptitaj por traduki, tiujn moralajn antauxenirojn en normojn de socia vivo vastaskale. Iel ajn ili estu obskuritaj de dogmaj akumuligxoj kaj estu deturnitaj de intersektaj konfliktoj, la spiritaj elanoj instigitaj de tiaj eminentegaj kiaj estis figuroj kiel Krisxno, Moseo, Budho, Zoroastro, Jesuo kaj Mahometo ekzercis la plej profundan influon sur la civiliziga procezo de la homa karaktero.

Cxar, pro tio ke la defio estas la potencigo de la homaro per vasta pligandigxo pri aliro al scio, la strategio, kiu povas ebligi la celon, oni devas konstrui laux dauxranta kaj pliintensigxanta dialogo inter scienco kaj religio. Evidentas -aux tio devus tiel esti hodiaux- ke en cxiu sfero de la homa aktiveco kaj en cxiu nivelo, la klarvidoj kaj la lertoj kiuj reprezentas sciencan atingon devus alrigardi la forton de spirita sindevigo kaj morala principo por sekurigi ilian tauxgan aplikon. Homoj bezonas lerni, ekzemple, apartigi fakton disde konjektoj -ja, por distingi inter subjektivaj vidpunktoj kaj objektiva realo; la kiomo, al kiu individuoj kaj institucioj tiel ekipitaj povas kontribui al homa progreso, tamen, decidigxas laux ilia sindevigo al vero kaj ilia malligigxo el la impulsoj de iliaj propraj interesoj kaj pasioj. Alia kapablebleco kiun scienco devas disvolvi cxe cxiuj homoj estas pensi procese, inkluzivante la historian proceson; tamen, se cxi tiu intelekta antauxeniro kontribuu laste al helpanta disvolvigxo, ties perspektivo devas esti senigite je antauxjugxoj de raso, kulturo, sekso aux sekta kredo. Simile, la trejnado kiu povas ebligi la teranojn partopreni en la produktado de la ricxajxoj kontribuos al la atingo de la celoj de disvolvigxo nur laux la mezuro en kiu tia ekflugo estas lumigita de la spirita vizio kiu volas ke servi la homaron estu la ekzistotialo tiom de la individua vivo kiom de la socia organizado.

Kvin

Estas en la kunteksto de la plialtigo de la nivelo de la homaj kapabloj per la plivastigo de la sciado cxe cxiuj niveloj ke la ekonomiaj problemoj alfrontantaj la homaron devas esti traktata. Kiel la sperto de la lastatempaj jardekoj gxin demonstris, la materiaj entreprenoj kaj la avantagxoj ne povas esti konsiderataj kiel celoj en si mem. Ilia valoro konsistas ne nur per la provizado de bazaj bezonoj pri logxado, mangxado sanprizorgado kaj aliaj, sed ankaux pliiganta la atingon de homaj kapabloj. La plej grava rolo, kiun ekonomiaj penoj devas ludi en la disvolvigxo kusxas en tio, ke oni ekipu homojn kaj instituciojn per la rimedoj laux kiuj ili povas plenumi la veran celon de disvolvigxo: tio estas, ekfondanta novan socian ordon, kiu povas kulturi la senlimajn potencialojn kasxitajn en la homa konscio.

La defio pri ekonomia pripensado kaj institucioj estas akcepti senhezite cxi tiun celon de disvolvigxo kaj ties propra rolo kuragxiganta kreadon de la rimedoj por plenumi gxin. Nur cxi tiel ekonomiiko kaj la parencaj sciencoj povu sin liberigi disde la kontrauxondo de la materiismaj priokupoj, kiuj nun distras ilin kaj plenumi ilian latentan kapablon kiel iloj nemalhaveblaj por realigi homan bonfarton laux la plena senco de la vorto. Nenie estas la bezono por rigora interparolado inter la laboro de la scienco kaj la inspiroj de la religio pli evidenta.

La problemo pri malricxeco estas gxusta ekzemplo. Proponoj kiuj celas gxin trakti bazigxas sur la konvinko, ke la materiaj rimedoj ekzistas aux povas esti kreitaj de scienca kaj tehxnologia entreprenado kiuj malpliigos kaj fine tute forigos cxi tiun malnovegan kondicxon kiel karakterizon de la homa vivo. Grava tialo pro kiu tia sensxargxigxo ne plenumigxas estas, ke la necesaj sciencoj kaj tehxnologiaj antauxeniroj respondas al aro de prioritatoj kiuj nun malrekte rilatas al la veraj interesoj de la gxenerala homaro. Radikala reordigado de tiuj prioritatoj nepras se la sxargxo de malricxeco estu fine forprenita de la mondo. Tia atingo postulas decidintan sercxon por gxustaj valoroj, sercxado kiu provos profunde kaj laj la spiritajn kaj la sciencajn rimedojn de la homaro. Religio estos severe malrapidigita kontribuante al cxi tiu kuna entrepreno tiom longe kiom gxi estos malliberigita de sektaj doktrinoj, kiuj ne povas distingi inter kontento kaj nura pasiveco kaj kiuj instruas, ke malricxeco estas de la cxe-tera unuo esenca trajto, kies eskapo trovigxas nur en la postviva mondo. Por partopreni efike en la lukto porti materian bonfarton al la homaro, la religia spirito devas trovi -en la Fonto de inspiro el kiu gxi sxprucas-, novajn konceptojn kaj principojn alrilataj epokon kiu sercxas starigi unuecon kaj justecon en homaj aferoj.

Senlaboreco antauxmetas similajn traktojn. En la plejparto de nuntempa pensado la koncepto pri laboro grandparte reduktigxis al tiu de profitiga ofico celata al akiranta la rimedojn por la konsumado de haveblaj varoj. La sistemo estas rondiranta: akirado kaj konsumado rezultanta en la dauxrigado kaj etendigxo de la produktado de varoj kaj sekure en la subtenado de pagita laboro. Konsideritaj unuope, cxiuj el cxi tiuj aktivecoj estas esencaj al la bonfarto de la socio. Tamen, la neadekvateco de la tuta koncepto videblas en kaj la apatio, kiun la sociaj komentistoj rimarkas cxe granda nombro de la laborantoj en cxiu lando kaj la malkuragxigxo de la kreskantaj armeoj de la senlaboruloj.

Tial, ne surprizige, estas pliigxanta rekono, ke la mondo urgxe beezonas novan "etiko de la laboro". Cxi-rilate denove, nenio malpli ol la envidoj estigitaj de la kreema interrilatado de la sciencaj kaj religiaj sistemoj de kono povas produkti tiom fundamentan reorientigxon de kutimoj kaj sintenoj. Malsimile de bestoj, kiuj dependas por ilia vivteno, el tio kion ilia medio ofertas al ili, homoj estas alvokitaj esprimi la grandegajn kapablojn kasxitaj ene de ili per fruktodona laboro por kontentigi siajn proprajn bezonojn kaj tiujn de la aliaj. Agante tiel ili partoprenas, ecx se modeste, al la procezoj de antauxenigado de la civilizo. Ili plenumas celojn kiuj unuigas ilin al aliaj. Gxis tiom, kiom laboron oni faras konscie en spirito de servado al la homaro, diras Bahá'u'lláh, tiu laboro estas formo de pregxo, iu maniero adori Dion. Cxiu individuo havas la kapablon projekcii sin en tiu lumo, kaj estas al tiu neforlasebla kapablo de la memo ke strategio de disvolvigxo devas alvoki, kia ajn estu la naturo de la planoj postsekvataj, kiaj ajn estu la rekompencoj, kiujn ili promesas. Neniu pli mallargxa perspektivo iam ajn elvokos el la popoloj de la mondo la grandecon de peno kaj sindevigo kiun la ekonomiaj taskoj estontaj postulos.

Defio de simila naturo konfrontas ekonomian pripensadon rezulte de la naturmedia krizo. La erarigoj en teorioj bazitaj sur la kredo, ke estas neniu limo al la kapablo de la naturo plenumi iun ajn postulon, kiun faras homoj nun estas malsentimentale malkasxitaj. Kulturo kiu ligas absolutan valoron al disvastigxo, al la profitoj kaj al la kontentigo de individuaj deziroj estos devigata rekoni ke tiaj celoj ne estas, per si mem, realismaj gvidlinioj por politikoj. Maladekvataj ankaux estas aliroj al ekonomiaj aferoj kies decidofarantaj iloj ne kapablas trakti kun la fakto, ke la plio de la grandaj defioj estas globaj anstataux specifaj laux grandeco.

La sincera espero ke cxi tiu morala krizo povas iel esti solvita diigante la naturon mem estas nur evidenta signo de la spirita kaj intelekta malespero, kiun la krizo kreis. Rekono, ke kreado estas vivanta tuto kaj ke la homaro havas la respondecon prizorgi cxi tiun tuton - estas ja bonvena- ne reprezentas influon kiu per si mem povas starigi en la konsciecon de homoj novan sistemon de valoroj. Nur sukcesego en komprenado kiu estas samtempre scienca kaj spirita en ties plenaj sencoj povigos la homan rason akcepti la konfidon, al kiu historio pelas gxin.

Frue aux malfrue, cxiuj homoj devos reakiri ekzemple la kapablon je kontenteco, la bonvenigadon de morala disciplino kaj la sindedicxon al devo kiujn gxis relative lastatempe oni konsideris esencaj trajtoj de estanta homo. Ripete tra la historio, la instruoj de la fondintoj de la grandaj religioj kapablis grade enprofundigi cxi tiujn ecojn de karaktero en la amason de homoj, kiuj respondis al ili. La ecoj mem estas ecx pli esencaj hodiaux sed ilia esprimo devas nun formigxi tauxge al la homara maturigxo. Jen plia kazo laux kiu la defio de religio estas liberigi sin de la obsedoj de la pasinteco: kontenteco ne estas sortismo, moraleco dividas nenion kun la vivoneanta purismo kiu tiom ofte supozis gxin porparoli; kaj auxtentika sindedicxo al devo elirigas sentojn ne de morala supereco sed de memvaloro.

La efiko de la obstina rifuzo al virinoj pri plena egaleco kun viroj ecx pli akrigas la defion al scienco kaj religio en la ekonomia vivo de la homaro. Al cxiu senpartia observanto la principo de la egaleco de la seksoj estas fundamenta al cxiu realisma pripensado pri la estonta bonfartado de la tero kaj ties homoj. Gxi reprezentas veron pri homa naturo kiu atendis grandparte nerekonita dum la longaj epokoj de la homrasaj infanagxo kaj dekkelkjarigxo. "Virinoj kaj viroj", estas la emfaza aserto de Bahá'u'lláh "estis kaj cxiam estos egalaj en la vido de Dio". La racia animo havas neniun sekson kaj kiaj ajn sociaj malegalecoj estis trudataj pro la travivaj devigoj de la pasinteco ili ne plu povas esti pravigitaj kiam la homaro staras cxe la sojlo de matureco. Sindevigo al la establo de plena egaleco inter viroj kaj virinoj en cxiuj fakoj de la vivo kaj je cxiu nivelo de la socio estos centra al la sukceso de la penoj koncepti kaj plenumi strategion de globa disvolvigxo.

Jes ja, en iu grava senco progreso en cxi tiu kampo estos mem mezuro de la sukceso de iu ajn programo de disvolvigxo. Konsiderante la vitalan rolon de la ekonomia aktiveco en la antauxenigo de la civilizo, videbla pruvo de la poo laux kiu disvolvigxo progresas estos la tiomo al kiu virinoj gajnas aliron al cxiuj vojiroj de ekonomia penado. La defio ne nur konsistas asekurigi egalecan disdonadon de la sxancoj, ecx se tio estu grava. Gxi postulas fundamentan rekonsideron de la ekonomiaj demandoj en maniero kiu alvokos la tutan partoprenon de kampo de la homa sperto kaj de la klarvida inspiro gxis nun ekskluzivita el la diskurso. La klasikaj ekonomiaj modeloj, kun iliaj senpersonaj merkatoj en kiuj la homoj kondutas kiel auxtonomiaj decidantoj de memrigardantaj elektoj ne servos la bezonojn de mondo, kiun motivas idealoj de unueco kaj de justeco. La socio pli kaj pli sin trovos kun la defio disvolvi novajn ekonomiajn modelojn formitaj de klarvidoj kiuj eliras el simpatia kompreno de dividata sperto, el la rigardado de homoj rilate aliajn kaj el rekono de la graveco al socia bonfarto pri la rolo de la familio kaj komunumo. Tia grava intelekta progresego -forte altruisma en fokuso- devas cxerpi profunde el la spiritaj kaj sciencaj sentkapabloj de la homaro kaj jarmiloj da sperto preparis virinojn fari decidigajn kontribuojn al la komuna strebo.

Ses

Konsideri transformigxon de la socio laux cxi skalo estas levi kaj la demandon pri la potenco, kiun oni povas jungi por tiun transformigxon plenumi kaj la aferon malapartigeble ligita al la potenco; t.e. la auxtoritato kiu plenumos tiun povon. Kiel pri cxiuj aliaj implikoj de la akcelanta itegrigxo de la planedo kaj ties homaro ambaux el cxi tiuj konataj vortoj - povo kaj auxtoritato - urgxe bezonas redifinon.

Tra historio -kaj spite teologiajn aux ideologiajn trankviligojn malajn-, povon oni plejparte interpretis kiel avantagxon gxuita de personoj aux grupoj. Ofte ja gxi esprimigxis simple laux rimedoj, kiujn oni uzas kontraux aliaj. Tiu interpreto de la povo igxis esense propra al la kulturo de disigo kaj de konflikto kiu karakterizis la homan specon dum la pasintaj jarmiloj, kiaj ajn estu la sociaj, religiaj aux politikaj dominantaj orientigxoj tra iuj epokoj kaj en iuj partoj de la mondo. Gxenerale, la povo estis la signo de individuoj, de partioj, de popoloj, de klasoj aux de nacioj. Gxi estis kunligita pli al viroj ol al virinoj. Gxia cxefa rezulto estis permesi al tiuj kiuj posedis gxin akiri, superregi, domini, rezisti, venki.

La rezultantaj historiaj procesoj respondecos pri kaj ruinigaj malantauxeniroj pri homa bonfarto kaj eksterorinaraj progresoj pri civilizo. Taksi la profitojn estas rekoni ankaux la malprogresojn same kiel la klarajn limojn rilate la kondutarojn kiuj ekigis ilin ambaux. Kutimoj kaj kondutoj ligitaj al la uzo de la povo kiuj aperis dum la longaj periodoj de la homara infanagxo kaj dekkelkjarigxo preteris la forajn limojn de ilia efikeco. Hodiaux, en epoko kiam la urgxaj problemoj estas lauxnature globaj, persisti en la ideo ke povo signifas privilegiojn por diversaj tavoloj de la homa familio estas grava teoria eraro kaj neniel interesas la ekonomian kaj socian disvolvigxon de la planedo. Tiuj kiuj ankoraux aligxas je gxi -kaj kiuj en pli fruaj epokoj povus konfide aligxi je gxi- nuntempe trovas siajn planojn enplektitajn en neklarigeblajn cxagrenojn kaj malhelpojn. En sia tradicia, konkurema esprimo, la povo estas tiom neaplikebla al la bezonoj de la homara estonteco kiom estus la tehxnologia tekniko pri fervoja movado pri la tasko lancxi art-satelitojn en orbitojn cxirkaux la tero.

La analogio estas pli ol iomete tauxga. La homan rason urgxas la devigoj de sia propra maturigxo sin liberigi de sia heredita kompreno pri kaj uzo de la povo. Ke gxi povas tion atingi estas demonstrita per la fakto ke, kvankam dominita de la tradicia koncepto, la homaro cxiam kapablis koncepti la povon laux aliaj formoj respondante al siaj esperoj. La historio donas suficxan pruvon ke, kiom ajn intermite kaj nekapable, homoj el cxia deveno tra la tempoagxoj cxerpis grandan gamon de fontoj ene de si. La plej evidenta ekzemplo estis eble la potenco de la vero mem, iu perilo de sxangxigxo ligita kun iuj el la plej grandaj antauxeniroj en la filozofia, religia, arta kaj scienca sperto de la raso. Same, la forto de karaktero reprezentas alian ilon por instigi grandegan respondon, kiel tion faras la povo de ekzemplo, tiom en la vivo de la individuo kiom en la socio. Preskaux tute neestimata, estas la egeco de la forto, kiun generos la atingo de la unueco, influo "tiom potenca", kiu estas en la vortoj de Bahá'u'lláh, "ke gxi povas prilumi la tutan Teron".

La institucioj de la socio sukcesos riveli kaj direkti la kasxitajn potencialojn en la konscio de la mondaj popoloj tiom, kiom la ekzercadon de auxtoritato regas principoj , kiuj harmonias kun la evolvantaj interesoj de rapide maturigxanta homa raso. Inter tiuj principoj estas la devo, por tiuj kiuj posedas la auxtoritaton gajni la konfidon, la respekton kaj la sinceran subtenon de tiuj kiujn ili sopiras direkti la agojn; interkonsiligxi, malferme kaj plej komplete, kun tiuj kies interesoj estas afektitaj de decidoj alprenitaj; taksi objektive kaj la realajn bezonojn kaj la aspirojn de la komunumoj kiujn ili servas; profiti el la scienca kaj morala antauxeneco por plej bone uzi la ricxfontojn de la komunumo, inkluzivante la energiojn de siaj anoj. Neniu unuopa principo de efika auxtoritato estas tiom grava kiom la prioritaton konstrui kaj dauxrigi unuecon inter la socianoj kaj la anoj de ties administraj institucioj. Aludon oni jam faris el la intime ligita afero de sindevigo al la sercxado por justeco en cxiuj aferoj.

Evidente, tiaj principoj povas funkcii nur ene de kulturo kies spirito kaj metodoj esence estas demokratiaj. Diri cxi tion tamen estas ne aprobi la ideologion pri partianeco, kiu cxie auxdace prenis sur sin la nomon de demokratio kaj kiu, spite imponajn kontribuojn al homa progreso en la pasinteco hodiaux trovas sin ensxlima en la cinikismon, apation kaj korupton kiujn gxi mem produktis. Por elekti tiujn kiuj devos preni kolektivajn decidojn je gxia nomo, la socio ne bezonas, kaj gxin ne bone servas la politika teatro de nomumadoj, kandidatecoj kaj vocxpeta persvadado. Trovigxas ene de la kapablo de cxiuj homoj, dum ili igxas progrese edukitaj kaj konvinkitaj, ke iliajn verajn disvolvigxajn interesojn servas la programoj proponitaj al ili adopti vocxdonajn procedurojn kiuj grade rafinos la elektadon de siaj decidofaraj instancoj.

Dum la integrigxo de la homaro akceligxas, tiuj, kiujn oni tiel elektos estos devigataj rigardi sian penojn laux globa perspektivo. Ne nur cxe la landa sed ankaux cxe la loka nivelo devus, laux la vidpunkto de Bahá'u'lláh, konsideri sin respondecaj pri la bonfarto de la tuta homaro.

Sep

La tasko por krei strategion de globa disvolvigxo kiu akcelos la maturigxon de la homaro konsistigas la defion fundamente reformi cxiujn sociajn instituciojn. La agantoj al kiuj la defio sin direktas estas cxiuj terlogxantoj: la gxeneraligxo de la homaro, membroj de regantaj institucioj cxe cxiuj niveloj, homoj servantaj en agentej de internacia kunordigado, sciencistoj kaj prisociaj pensantoj, cxiuj kiuj estas dotitaj de artaj talentoj aux kun aliro al la amaskomunikilaro kaj gvidantoj de neregistaraj organizoj. La bezonata respondo devas bazigxi sur senkondicxa rekono de la unueco de la homa gento, sindevigo al la starigo de justeco kiel la organiza principo de la socio kaj iu gxisfundeco ekspluati maksimume la eblecojn, kiuj sistema dialogo inter la scienca kaj religia epokspirito de la raso povas konporti al la pliigado de homa kapablo. Tiu entrepreno postulas radike repripensi la plimulton de la konceptoj kaj de la hipotezoj kiuj regas la ekonomian kaj socian vivon. Gxi ankaux devas esti kunigita al kredo ke, kiom ajn longa la proceso kaj kiujn ajn malprogresojn oni renkontu, la regado de homaj aferoj povas direktigxi laux la veraj bezonoj de la homaro.

Estas nur se la infanagxo de la homaro vere finigxis kaj se la unuaj signoj de la plenkreska agxo komencas auxrori, ke tia vizio de la homaro povas reprezenti ion pli ol alia utopia miragxo. Imagi, ke strebon de la grandeco antauxvidata cxi tie povas elvoki malkuragxigitaj kaj reciproke malamikaj popoloj estas vojiri kontraux la tuto de ricevita sagxo. Nur se la direkto de la socia evoluo atingis unu el tiuj decidigaj turnopunktoj kie cxiuj fenomenoj de la ekzisto subite estas kondukitaj en novajn etapojn de ilia disvolvigxo, kiel tion asertas Bahá'u'lláh, ke tia eventualeco povas esti konceptita. La profunda konvinko ke tiom granda transformado de la homa konscio nun okazas inspiris la ideojn elmontritaj en cxi tiu deklaro. Al cxiuj, kiuj rekonas en gxi familiarajn inklinojn el siaj propraj koroj, la vortoj de Bahá'u'lláh alportas sekurecon, ke Dio cxi tiun senkompraran tagon dotis la homaron kun spiritaj ricxfontoj plene egalaj al la defio:

"Ho vi kiuj logxas la cxielon kaj la teron! Jen aperis kio neniam antauxe aperis.

Cxi tio estas la Tago, en kiu la plej elstaraj favoroj elversxigxas sur la homojn, la Tago en kiu Lia plej potencega graco enfluis cxion kreitan."

La konfuzo kiu konvulsias la homajn aferojn estas senprecendenca, kaj multaj el gxiaj konsekvencoj estas grandege detruaj. Dangxeroj ankoraux neniam imagitaj minacas misvojigitan homaron. La plej grava eraro kiun povus fari, en tiu kritika momento, la direktantoj de la mondo estus permesi, ke la nuna krizo jxetu dubon pri la fina rezulto de la procezo kiu disvolvigxas. Mondo estas malaperanta kaj nova baraktas por naskigxi. La kutimoj, la sintenoj kaj la institucioj kiuj akumuligxis dum la jarcentoj estas elprovitaj al testoj kiuj estas tiom necesaj al la homa disvolvigxo kiom ili estas neeskapeblaj. Tio, kio estas postulata de la popoloj de la mondo estas demonstri ioma kredo kaj firmeco por egali al la enormaj energioj pere de kiuj la Kreinto de cxio dotis cxi tiun spiritan printempon de la raso. Bahá'u'lláh lancxas tiun alvokon:

"Estu unuigitaj en viaj interkonsiligxoj, estu unuigitaj en viaj pensoj. Ke cxiu mateno estu pli bona ol la hierauxo kaj cxiu morgauxo pli ricxa ol sia antauxulo. La merito de la homo ne kusxas en la elmontrado de siaj ricxajxoj sed en la servado kaj la virto. Zorgu purigi viajn parolojn el la frivolaj fantazioj kaj el materiaj deziroj kaj ke viaj agoj estu senigitaj de cxia ruzo kaj de cxia malfidemo. Ne perdu la ricxecon de viaj altvalorajn vivojn por persekuti malbonan kaj koruptitan inklinon; ke viaj ellaborajxoj ne servu promocii viajn personajn interesojn. Estu malavara en viaj tagoj de abundo kaj paciencaj dum la horoj de malfelicxo. Fiasko estas sekvita de sukceso, kaj gxojajn festojn sekvas lamentadoj. Protektu vin el pigreco kaj el mallaboremo kaj, alkrocxu vin, cxu junaj cxu maljunaj, cxu humilaj cxu grandaj, al tio kio profitas al la homaro. Atentu, ke vi ne semu la grenojn de malkonkordo inter la homoj kaj ne plantu la dornojn de dubo en purajn kaj radiantajn korojn."

Miaj ade vizitataj ligoj

Por la unueco de la homaro: Fama bahaanino defendas sian kredon
La Société québécoise d'espéranto: ESK sin prezentas
Mi parolas ankaux tiun lingvon!: Naskigxinta en 1951, interlinguxa estas pli vivanta ol iam ajn
Se vi ne jam akiris retan adreson...: Tute senpaga adreso
Centro de miaj pagxoj: Jen priskribo de esperanta tekstaro kiun mi estas kreanta
Bahaismo kaj la socia problemo: GXin verkis iama vicprezidanto de la Germana Esperanto-Asocio kaj Lingva Komitato, membro de la Esperanto-Akademio
Davido Pardua: ejo kun multaj pliaj ligoj
Germana Esperanto-Biblioteko Aalen: Kelkaj el la jam aperintaj bahaaj libroj
Le monde bahá'í: Une présentation trilingue de la foi de Bahá'u'lláh (en français, anglais et espagnol)
Multlingva Inform-Centro pri Esperanto: Présentation de l'espéranto en une trentaine de langue
Cours gratuit d'espéranto en dix leçons : C'est par cette méthode que j'ai appris l'espéranto